Les effets de la pollution sur l’intelligence

esperantolyonModifier « Les effets de la pollution sur l’intelligence »Une étude chinoise démontre que l’air pollué endommage le cerveau Malpura aero kaŭzas damaĝon ne nur al la pulmo, sed ankaŭ al la cerbo. Tion montras vasta studaĵo el Ĉinio – lando kiu suferas aparte multe sub mikropolvo kaj aliaj damaĝaj substancoj en la aero. La malpura aero laŭ la studaĵo malbonigas la pensokapablon. Une équipe de chercheurs a établi une corrélation entre les résultats de tests d’intelligence et les niveaux de pollution. Les personnes agées et les hommes seraient davantage touchées que les jeunes et les femmes Ĉina esplorista teamo kombinis la rezultojn de testoj pri inteligenteco kun la malpuriĝo de la aero en la loĝlokoj de la partoprenantoj kaj trovis signifan kuntekston: « La inteligenteco de homoj kiuj loĝas en la urboj kun la plej granda malpuriĝo de la aero, estas plej forte trafita », diras la aŭtoro de la studaĵo. Tio validas pli por pli aĝaj homoj ol por pli junaj, kaj pli por viroj ol por virinoj. L’étude portaient sur presque 32000 hommes et femmes En la studaĵo estis prijuĝe analizataj la datumoj de apenaŭ 32.000 ĉinaj viroj kaj virinoj ekde la aĝo de dek jaroj. Ili vivas en aŭ ĉirkaŭ urboj kaj oni konsideris la tieajn mezuraĵojn pri mikropolvo, sulfura dioksido kaj nitrogena oksido. Les chercheurs se sont intéressés aux compétences en mathématique et en chinois Ĉe la testoj la esploristoj prilumigis la konojn pri matematiko kaj lingvajn kapablojn. Tiuj kapabloj malboniĝis pro la damaĝaj substancoj en la aero ankoraŭ pli forte ĉe viroj ol ĉe virinoj – kaj tio precipe okazis ĉe pli aĝaj homoj kaj homoj kun malalta nivelo de klereco. « La kaŭzo por tio povus troviĝi en tio ke malpli kleraj homoj laboras pli ekstere en la malbona aero kaj tiel enspiras pli da malpura aero », diras la aŭtoro. Les zones cérébrales les plus touchées joueraient un rôle plus important pour le langage chez les hommes que chez les femmes La diferenco ĉe la seksoj povus esti kaŭzita de tio ke ĉe viroj kaj virinoj dum la testoj pri inteligenteco certaj cerbaj regionoj estas malsame aktivaj. La regionoj kiuj aktiviĝas ĉe lingvaj testoj ĉe viroj verŝajne estas aparte forte trafitaj de la damaĝaj substancoj, opinias la aŭtoroj. La pollution augmente le rique de maladie d’Alzheimer et de démence sénile. Ili ankaŭ akcentas ke la malpuriĝo de la aero povus plialtigi la riskon por demenco kaj alchejmera malsano, ĉar malboniĝo de la pensokapablo ĉe pli aĝaj homoj prezentas por tio riskofaktoron. Kaj: Ju pli longe la periodo dum kiu la malbona aero estas enspirata, des pli malbona tio estas ankaŭ por la cerbo kaj la pensokapablo. Selon un spécialiste en médecine environnementale, il y aurait deux facteurs explicatifs: un processus inflammatoire lié à la pénétration dans le cerveau de microparticules et un processus de restriction du flux sanguin lié à un phénomène d’oxydation au niveau des vaisseaux sanguins Fakulo pri media medicino en Vieno trovas du eksplikojn por la kunteksto inter damaĝaj substancoj en la aero kaj cerba produktivo: « Unue ultrafajnaj partikloj eniras la spirvojojn kaj tra la pulmaj veziketaj ankaŭ alvenas en la sango kaj en la korpaj organoj kaj povas tie kaŭzi inflamojn. Inflamoj en la centra nervosistemo povus malhelpi la kognan produktivon. Due la damaĝaj substancoj kondukas akute al oksidiga streso en la ĉeloj de la sangaj angioj. La trafluo de la sango en la organoj per tio povas reduktiĝi kaj ĝuste la cerbo estas por sia funkciado dependa de laŭeble bona trafluo de sango », diras la viena medicinisto. Le problème touche en premier lieu les pays émergents ou en voie de développement de l’Afrique et de l’Asie La malpuriĝo de la aero estas problemo precipe en la evolulandoj kaj en la sojlaj landoj. La dudek plej malpuriĝintaj urboj troviĝas laŭ la Monda Sanorganizo en tiaj landoj, en 98 procentoj de iliaj urbegoj la mezuraĵoj estas pli altaj ol la lima nivelo. En Eŭropo la situacio estas kun esceptoj en orienta Eŭropo pli bona ol en Azio kaj Afriko. Kaj kiel ĉiam validas la konstato ke la efiko dependas de la dozo. http://esperantaretradio.blogspot.com/2018/09/malpura-aero-damagas-la-inteligentecon.html

La riposte des villes au changement climatique (3)

areacmilano1Dubajo deziras minimumigi la problemojn de trafikŝtopiĝoj kaj malpuriĝo de aero per aŭtonomaj aŭtomobiloj kaj aŭtobusoj; la emirlando planas internacian konkurson por disvolvistoj kiuj volas testi siajn ideojn en la urbo. Milano enkasigas kiel Londono vojimposton por aŭtomobiloj en la urbocentro, en la « areo C ». Laŭ la deklaro de la urbestro Giuseppe Sala ĝi baldaŭ estos plivastigata al la cetero de la urbo, krome la administracio ankaŭ laboras pri la enkonduko de malpermeso de dizelaj aŭtomobiloj.

Tiaj projektoj ofte renkontas reziston. « Iniciatoj aranĝi la urbon direkte al pli da verdo signifas ofte grandajn avantaĝojn por la enloĝantoj de la urbinternoj », diras Raymond Johannsen, la urbestro de Oslo, « sed la homoj en la eksteraj distriktoj vidas ĉefe malavantaĝojn. Pro tio oni devas samtempe plivastigi la publikan trafikon. » Lia kolegino el Seattle, Jenny Durkan, konfirmas: « Ni devas plifaciligi por la homoj rezigni pri la uzo de la aŭtomobilo. » Ŝi planas havigi al ĉiuj lernantoj de supraj lernejoj en sia urbo tuturban veturbileton. « Tiel ili alkutimiĝos uzi la publikajn trafikrimedojn, kaj baldaŭ por ili estos normale fari tion.

La akcelado de elektraj aŭtomobiloj kaj de ŝargstacioj aliflanke povus cimenti la sociajn diferencojn en la urboj, timas multaj lokaj politikistoj. La bateriaj aŭtomobiloj estas por homoj kun malalta vivenspezo simple tro multekostaj. Iliaj kvartaloj estas tial plue trablovataj de rubgasoj de aŭtomobiloj dum la sufiĉe riĉaj regionoj fariĝos pli kaj pli puraj kaj silentaj. Losanĝeleso pro tio setligas projektojn pri elektraj kunhavigaj aŭtomobiloj kaj ŝargstacioj prefere en sufiĉe malriĉaj kvartaloj, rakontas Eric Garcetti, la urbestro. Ankaŭ unu el la firmaoj kiuj en la pintrenkonto en San Francisko promesis la instalon de entute 3,5 milionoj da ŝargstacioj en Usono ĝis la jaro 2025, volas koncentriĝi pri regionoj kie la homoj havas sufiĉe malaltan vivenspezon.

Ĉu la anoncitaj iniciatoj alportos ankaŭ la atendatajn efikojn, kaj ĉu la urbestroj restos konsekvencaj. tion oni devas certe bone elatendi, rimarkis raportisto de novjorka gazeto. Ankaŭ je loka nivelo ja politikaj plimultoj rapide povas ŝanĝiĝi.

Inter la 9000 urboj kun klimatprotektaj celoj estas la supozeble plej ekskluziva klubo la organizaĵo C40, kiu per intertempe 96 membroj jam delonge superis la nombron en sia nomo. En San Francisko la grupo sciigis  ke 27 el ili jam en la jaro 2012 transpasis la kulminon de siaj enaerigoj – la analizo estas ebla nur kiel retrorigardo tra pluraj jaroj. Inter ili troviĝas urbegoj kiel Parizo, Londono kaj Novjorko, sed ankaŭ Varsovio, Barcelono, Berlino kaj Heidelberg. Ankaŭ San Francisko estas membro en tiu klubo kiel la urbestrino Breed fiere konstatas. « Ekde la jaro 1990 niaj enaerigoj estas malkreskintaj je 30 procentoj, sed la ekonomio estas kreskinta. » Do devas finfine ĉesi la parolado pri la eterna ŝajnkonflikto inter ekonomio kaj mediprotektado.

La riposte des villes au changement climatique (2)

sevillarad1aLa problemoj komenciĝas ĉe la mizero de mizerkvartaloj en la urbegoj de la evolulandoj, « Ili ne havas aliron al plej simpaj servoj kiel provizado de akvo kaj elektro kaj ili devas vivi ĉiam kun la zorgo esti forpelataj », diras la estrino de internacia helporganizaĵo. Krome homoj en kabanoj ofte suferas plej forte sub la pliiĝantaj veteraj ekstremoj. Nur malrapide urboj komencas partoprenigi tiujn ofte neŝatatajn civitanojn en siaj decidoj, ŝi plendas. Interkonsento kun la urbestrino de Durban en Sudafriko antaŭ nelonge estas laŭ ŝi vera progreso.

Veteraj ekstremoj minacas ankaŭ la homojn en tre riĉaj landoj. « Ni havis dum aŭgusto en Seattle kvaliton de la aero kiu estas pli malbona ol en Pekino », konfesas Jenny Durkan, la urbestrino. « Norde de la limo en la kanada provinco Brita Kolumbio kaj iom pli oriente furoris en nia ŝtato Vaŝingtono multaj bruliĝadoj de arbaroj. » Malpuriĝo de la aero estas ĉiukaze decida faktoro, klarigas la kunprezidantino de la konferenco. « En la urboj reduktiĝas la komplika problemo de la klimata ŝanĝo al la demando pri la kvalito de la aero. Hodiaŭ mondskale naŭ el dek enloĝantoj devas suferi sub malpura aero. Kiam ni sukcesos ke dek el dek spiros puran aeron, tiam ni praktike estos haltigintaj la klimatan ŝanĝon.

Tiucele la urbestroj kaj urbestrinoj lanĉis plej diversajn iniciatojn. Kie ili havas influon al la produktado de elektro, tiam ili forpuŝas karbon el la energimiksaĵo kaj plifortigas renovigeblajn fontojn, ekzemple per akcelaj programoj por sunĉeloj sur tegmentoj. Apartan signifon havas ankaŭ la energiaj ecoj de la domoj. Multaj urboj sin devigis permesi ekde la jaro 2030 plu nur la konstruadon de karbono-neŭtralaj konstruaĵoj. En la jaro 2050 tiam ĉiuj domoj devus korespondi al tiu normo. Ankaŭ Kaburbo jam komencas alikonstrui siajn domojn, diras la urbestrino.

Bonaero donacas kvin milionojn da LED-lumigiloj al la civitanoj, diras la urbestro Horacio Rodriguez Laretta. En Dhaka, la ĉefurbo de Bangladeŝo, strataj lanternoj estos ŝanĝitaj al tiu energiŝpara tekniko. Krome la urbo akcelas ĝardenojn sur la tegmentoj, diras la urbestro Mohammed Sayeed Khokon.

Plua punkto de atako estas la trafiko: Pli ol dek urboj jam sin devontigis aĉeti ekde la jaro 2025 ankoraŭ nur elektrajn aŭtobusojn, inter ili troviĝas la sola germana urbego Heidelberg. Akurate okaze de la konferenco aliĝis al la alvoko pluaj dekdu urboj, ekzemple Tokio, Medellin, Varsovio kaj okcidenta Holivudo. En Seviljo, Kopenhago aŭ Bonaero la urba adminstracio kreas larĝajn biciklajn rapidvojojn, la argentina ĉefurbo krome establis senpagan sistemon de lupreneblaj bicikloj. Accra en Ganao plifortigas la publikan aŭtobusan trafikon kaj instalas laŭ informo de sia urbestro pri da zonoj por piedirantoj en la centro.

La riposte des villes au changement climatique (1)

Kiel la urboj kontraŭbatalas la klimatan ŝanĝon (1)

Dubai  veut promouvoir les véhicules automatiques pour le transport collectif. Milan s’inspire du péage urbain de Londres et interdira les véhicules diesel

Dubajo deziras minimumigi la problemojn de trafikŝtopiĝoj kaj malpuriĝo de aero per aŭtonomaj aŭtomobiloj kaj aŭtobusoj; la emirlando planas internacian konkurson por disvolvistoj kiuj volas testi siajn ideojn en la urbo. Milano enkasigas kiel Londono vojimposton por aŭtomobiloj en la urbocentro, en la « areo C ». Laŭ la deklaro de la urbestro Giuseppe Sala ĝi baldaŭ estos plivastigata al la cetero de la urbo, krome la administracio ankaŭ laboras pri la enkonduko de malpermeso de dizelaj aŭtomobiloj.

Ce genre de projet se heurte à des résistances

Tiaj projektoj ofte renkontas reziston. « Iniciatoj aranĝi la urbon direkte al pli da verdo signifas ofte grandajn avantaĝojn por la enloĝantoj de la urbinternoj », diras Raymond Johannsen, la urbestro de Oslo, « sed la homoj en la eksteraj distriktoj vidas ĉefe malavantaĝojn. Pro tio oni devas samtempe plivastigi la publikan trafikon. » Lia kolegino el Seattle, Jenny Durkan, konfirmas: « Ni devas plifaciligi por la homoj rezigni pri la uzo de la aŭtomobilo. » Ŝi planas havigi al ĉiuj lernantoj de supraj lernejoj en sia urbo tuturban veturbileton. « Tiel ili alkutimiĝos uzi la publikajn trafikrimedojn, kaj baldaŭ por ili estos normale fari tion.

La akcelado de elektraj aŭtomobiloj kaj de ŝargstacioj aliflanke povus cimenti la sociajn diferencojn en la urboj, timas multaj lokaj politikistoj. La bateriaj aŭtomobiloj estas por homoj kun malalta vivenspezo simple tro multekostaj. Iliaj kvartaloj estas tial plue trablovataj de rubgasoj de aŭtomobiloj dum la sufiĉe riĉaj regionoj fariĝos pli kaj pli puraj kaj silentaj. Losanĝeleso pro tio setligas projektojn pri elektraj kunhavigaj aŭtomobiloj kaj ŝargstacioj prefere en sufiĉe malriĉaj kvartaloj, rakontas Eric Garcetti, la urbestro. Ankaŭ unu el la firmaoj kiuj en la pintrenkonto en San Francisko promesis la instalon de entute 3,5 milionoj da ŝargstacioj en Usono ĝis la jaro 2025, volas koncentriĝi pri regionoj kie la homoj havas sufiĉe malaltan vivenspezon.

Ĉu la anoncitaj iniciatoj alportos ankaŭ la atendatajn efikojn, kaj ĉu la urbestroj restos konsekvencaj. tion oni devas certe bone elatendi, rimarkis raportisto de novjorka gazeto. Ankaŭ je loka nivelo ja politikaj plimultoj rapide povas ŝanĝiĝi.

Inter la 9000 urboj kun klimatprotektaj celoj estas la supozeble plej ekskluziva klubo la organizaĵo C40, kiu per intertempe 96 membroj jam delonge superis la nombron en sia nomo. En San Francisko la grupo sciigis  ke 27 el ili jam en la jaro 2012 transpasis la kulminon de siaj enaerigoj – la analizo estas ebla nur kiel retrorigardo tra pluraj jaroj. Inter ili troviĝas urbegoj kiel Parizo, Londono kaj Novjorko, sed ankaŭ Varsovio, Barcelono, Berlino kaj Heidelberg. Ankaŭ San Francisko estas membro en tiu klubo kiel la urbestrino Breed fiere konstatas. « Ekde la jaro 1990 niaj enaerigoj estas malkreskintaj je 30 procentoj, sed la ekonomio estas kreskinta. » Do devas finfine ĉesi la parolado pri la eterna ŝajnkonflikto inter ekonomio kaj mediprotektado.

Notre planète

La senbrida uzado de la materialoj provizitaj al ni per la Tero hodiaŭ minacas la progreson de la homaro kaj la viv- cirkonstancojn de la plimulto de la loĝantoj de nia planedo. Ni staras ĉe turnopunkto, unue ĉar la sciencaj donitaĵoj montras ĉiu-tage pli klare la urĝon de nia situacio, sekve ĉar leviĝas tra la mondo nova vento kaj pacaj junaj batalantoj rifuzas ke oni oferu sian estonton sur la altaro de profito kaj senkontrolata ekonomia kreskado. Tio spronas al agado,  kompreneble, sed por celtrafa agado necesas profunda diskutado. Al tutmonda dialogo ni volas ĉi tie alporti nian modestan kontribuon. Kiel ĉie en nia paĝaro ni bonvenigos ĉiujn vidpunktojn formulitajn en senofendaj vortoj.

Parolado de Greta Thunberg

Enkonduko de Michael Leibman

Ĉiu nun konas Greta Thunberg la Sveda junulino kiu eksidante ĉiu-vendrede sur la ŝtuparo de la parlamento de sia lando, lanĉis senekzemplan internacian movadon postulantan tujan agadon por protekti la mondan klimaton. Laŭ multaj tia movado estas longe atendita afero, kaj kaŭzo por espero. Sed aliaj taksas la junulinon kritikinda, profetino pri katastrofoj aŭ maltaŭga por opinii pri aferoj kiujn nur plenkreskuloj povus serioze mastrumi. Tiaj reagoj multe iritas min; vi povus konsideri strange ke mi identiĝas kun deksesjara junulino: estas pro tio ke mi memoras kiam mi estis samaĝa kaj opoziciis al rasismo kaj al la Vjetnama milito. Tiam junaj homoj diris ke militoj estis inventitaj per maljunuloj, sed ke en ili batalis kaj pereis junulo. Tiam kiel nun junuloj ribelis kaj rebatis kontraŭ la malresponseco de la plenkreskuloj . Mi tradukis  paroladon faritan de Greta je la fino de la lasta jaro, gravas ke oni vere aŭdu kaj komprenu kion ĝi signifas antaŭ ol plonĝi en la kritikadon. Krome, ĝi povas inspiri nin por disvastigi la veron pri la klimato kaj desegni vojon al pli sana planedo.

March 15 School Strike: Students worldwide join Greta …

Kiam mi aĝis ok jarojn, mi unuafoje aŭdis pri io nomita klimata ŝanĝiĝo aŭ tutmonda varmiĝo

Ŝajne estis io kaŭzita de homoj per niaj vivmanieroj. Oni diris al mi ke mi malŝaltu la lumojn por ŝpari energion kaj ke mi recikligu paperon por ŝpari materiajn rimedojn. Mi memoras ke mi pensis kiom strange estas ke homoj, estante bestaj specioj inter aliaj, kapablus ŝanĝi la klimaton de la Tero. Ĉar se ni estus faranta tion, se tio estus okazanta, ne plu taŭgus paroli pri io ajn alia. Tuj kiam vi enŝaltis televidilon, ĉiuj pridiskutus tion. Ĉef-titoloj, radio-elsendoj, gazetoj: vi neniam aŭdus aŭ legus ion alian. Reale estis kvazaŭ estus disvolviĝanta milito sed neniu iam parolus pri ĝi. Se la elbrulado de fosilaj fueloj estus tiel malbona ke ĝi minacus nian propran ekziston, kiel ni povus daŭre agi same kiel antaŭe. Kial neniu limigado ? Kial neniu leĝa malpermeso?

Tio, laŭ mia sento, estis nekompreneble. La tuto ŝajnis nereale.

Tial, kiam mi aĝis dek unu, mi malsaniĝis. Mi falis en deprimon. Mi ĉesis paroli kaj mi ĉesis manĝi. Ene de du monatoj mi perdis ĉirkaŭ dek kilojn. Pli poste, oni diagnozis al mi Aspergeran sindromon, Obseda-Mania-Perturbon kaj selekteman mutecon. Tio baze signifas ke mi parolas nur kiam mi rigardas tion necesa.

Nun estas tia momento.

Por tiuj inter ni kiuj situas sur la Aspergera spektro, preskaŭ ĉio estas aŭ nigra aŭ blanka. Ni ne vere posedas kapablon mensogi kaj ni ne kutime ĝuas partopreni la sociajn ludojn kiujn la aliaj ŝajne tiom ŝatas. Mi opinias ke je multaj aspektoj ni, la aŭtismuloj, estas la normalaj homoj kaj ke la aliaj estas iom strangaj. Aparte kiam temas pri la krizo de daŭropovo pri kio ĉiuj senĉese ripetas ke la klimata ŝanĝiĝo estas pri-ekzista minaco kaj inter ĉiuj problemoj la plej grava. Kaj tamen ili plie konduktas same kiel antaŭe.

Mi ne komprenas tion. Ĉar se la gazaj ellasaĵoj devas ĉesi, tial ni devas ĉesigi la ellasaĵojn. Por mi tio estas blanka aŭ nigra. Ne estas grizaj areoj kiam temas pri plu-vivo. Aŭ ni daŭras kiel civilizacio aŭ ni ne plu daŭras.

Ni nepre devas ŝanĝiĝi.

Riĉaj landoj kiel Svedio nepre devas komenci malkreskigi ellasaĵojn po almenaŭ 15 % jare. Kaj tio por permesi ke ni restu sub la celitaj 2 gradoj de varmiĝo. Tamen, kiel la Internacia Grupo pri Klimata Ŝanĝiĝo (angle IPCC) montris antaŭ ne longe, celante 1,5 gradojn Celsio, oni signife malpligrandigus la klimatajn efikojn. Sed ni povas nur imagi kion tio signifas pri la redukto de ellasaĵoj.

Vi povus pensi ke la amaskomunikiloj kaj ĉiuj el niaj gvidantoj estus parolantaj pri nenio alia. Sed ili neniam eĉ mencias tion.

Nek oni mencias la forcejajn gasojn jam enŝlositajn en la sistemo. Nek ke la aera poluado kaŝas parton de la varmiĝo tiel ke se ni ĉesigos nun la bruladon de fosilaj fueloj, ni jam havos daŭran nivelon de varmiĝo je eble 0.5 ĝis 1.1 Celsio.

Plie, ĉu iu parolas pri la fakto ke ni staras meze de la sesa amasa specio-kolapso, kun malapero de ĝis ducent specioj tage, pri la fakto ke la malapero-kvoto estas nun inter mil kaj dek mil fojoj pli alta ol normale atendite.

Kaj preskaŭ neniu parolas foje pri la aspekto de egaleco aŭ klimata justeco klare deklarita ĉie en la Pariza interkonsento kiu nepre necesas por ke ĝi funkciu tutmonde. Tio signifas ke riĉaj landoj devas atingi nulan nivelon de ellasado ene de ses ĝis dudek jaroj, tio por ke la homoj en pli malriĉaj landoj povu konstrui la infrastrukturojn kiujn ni jam konstruis en niaj landoj kiel vojoj, lernejoj hospitaloj, akvo-kondukiloj, elektraj retoj, ktp. Ĉar kiel ni povus atendi de landoj kiel ekzemple Barato aŭ Niĝerio ke ili zorgu pri la klimata krizo, se ni, kiuj jam disponas pri ĉio, ne atentas ĝin eĉ dum unu sekundo kaj malatentas niajn sindevigojn kadre de la Pariza Interkonsento.

Kial do ni ne malpliigas niajn ellasaĵojn? Kial ĉi-lastaj fakte daŭre kreskas? Ĉu ni konscie estas kaŭzantaj amasan mortigon? Ĉu ni estas aĉaj estaĵoj?

Kompreneble ne. Homoj daŭre faras kion ili faras, pro tio ke la vasta plimulto estas kvazaŭ blinda pri la efektivaj konsekvencoj je sia ĉiutaga vivo. Kaj ili ne scias ke rapida ŝanĝo necesas.

Ni ĉiuj opinias ke ni scias, kaj ankaŭ opinias ke ĉiu alia scias. Sed tio ne pravas.

Ĉar kiel tio povus pravi? Se vere ekzistus krizo kaj tiu ĉi krizo estus kreita per niaj ellasaĵoj, ĉu ni ne almenaŭ vidus signojn? Unue, inunditaj urboj, dek-miloj de mortintaj homoj kaj tutaj landoj reduktitaj al amaso de detruitaj konstruaĵoj. Krome, ni vidus limigadon de nia konsumado.

Sed ne. Kaj neniu priparolas la temon. Ne estas pri-krizaj kunvenoj, nek ĉef-titoloj, nek ĵus-novaĵoj. Neniu agas kiel se ni estus en krizo. Eĉ la plejmulto daŭre vojaĝas aviadile tra la mondo, manĝante viandon kaj laktajn produktojn.

Se mi vivos ĝis mi centjariĝos, mi vivos en la 2003a jaro. Kiam vi pensas hodiaŭ pri la estonteco, vi ne pensas pli malproksime ol la 2050a jaro. Tiam mi estos travivinta malpli ol la duono de mia vivo. Kio okazos tiam? En la 2078a jaro mi solenos mian 75an nakiĝdatrenenon. Se mi havos gefilojn aŭ genepojn, eble ili pasigos tiun tagon kun mi. Eble ili demandos pri vi, la homoj kiuj estis vivantaj je tiu antaŭa epoko. Eble li demandos al mi kial vi faris nenion, kiam estis ankoraŭ tempo por agi. Tio kion ni faras aŭ ne faras nun, efikos je mia tuta vivo kaj je la vivo de miaj gefiloj kaj genepoj. Kion ni faras nun, tion mia generacio ne povos malfari estontece.

Tial, kiam komenciĝis ĉi-jare la lerneja jaro, mi decidis ke sufiĉas kaj troas. Mi eksidis sur-grunden ekster la Sveda parlamento. Mi strikis, forestis lernejon por la klimato.

Iuj diras ke mi prefere devus ĉe-esti lernejon. Iuj diras ke mi devus studi por fariĝi sciencistino pri klimato, por solvi la klimatan krizon. Sed la klimata krizo jam estas solviĝinta. Ni jam havas ĉiujn faktojn kaj solvojn. Ni nur bezonas vekiĝi kaj ŝanĝiĝi.

Kaj kial mi devus studi por estonto kiu baldaŭ vaporiĝos, dum neniu faras ion por savi ĝin. Kaj kiu-cele lerni faktojn en la lerneja sistemo kiam la plej gravaj faktoj donitaj de la plej pinta scienco provizita de la sama lerneja sistemo klare signifas nenion por niaj politikistoj kaj nia socio?

Iuj diras ke Svedio estas nur malgranda lando kaj ke ne gravas kion ni faras. Sed mi pensas ke se kelkaj infanoj povas rikolti ĉef-titolojn ĉie en la mondo, nur forestante la lernejon dum kelkaj semajnoj, imagu kion ni ĉiuj povus fari kune se ni volus?

Nun ni proksimiĝas al la fino de mia parolado kaj tie homoj kutimas ekparoli pri espero: pri sunpaneloj, vento-radoj, cirkla ekonomio, kaj tiel plu. Sed mi ne faros tion. Ni jam dum tridek jaroj admonis kaj vendis pozitivajn ideojn. Kaj bedaŭrinde tio ne sukcesis, ĉar se tio estus sukcesinta, la ellasaĵoj estus malpliiĝintaj . Tio ne okazis.

Kaj jes, ni vere bezonas esperon. Kompreneble espero necesas. Sed ion ni bezonas pli ol espero, tio estas agado. Kiam ni ekagadas espero ĉie ĉe-estas. Nu, anstataŭ esperon serĉu agadon. Tiam, kaj nur tiam alvenos espero.

Hodiaŭ, ni konsumas po cent milionoj da bareloj de nafto ĉiutage. Ne estas politiko por ŝanĝi tion. Ne ekzistas reguloj por konservi tiun nafton en-grunde. Sekve, ni ne povas savi la mondon ludante laŭregule ĉar la regulojn oni nepre devas ŝanĝi.

Necesas ŝanĝi ĉion. Necesas komenci nun.

Mi dankas.