Rencontre Littéraire en Espéranto

index

La prochaine rencontre culturelle d’Espéranto Lyon aura lieu le samedi 27 octobre de 15  à 17 heures, au 7 rue Major Martin, 3ème étage, 69001.

La rencontre animée par Michel Ahado, selon une formule déjà bien rodée, consistera en la lecture d’un texte d’un auteur français renommé, traduit en espéranto. L’objectif est avant tout lexical: comment tel mot, telle expression, telle tournure rend elle le sens dans l’une et l’autre langue? Chacun.e aura aussi l’occasion de s’exprimer en la internacia lingvo pour s’exercer à l’oral. Ce type de rencontre convient à un large éventail de niveaux.

A signaler, que l’identité de l’auteur et celui de l’œuvre n’est en principe pas connu des participants au début de la séance. Saurez-vous les découvrir?

En la vortoj de la gvidanto:

« Temos pri analizo de romano en kiu estas multaj rektaj paroloj. La celo de tiu kunveno, do, estos kutimiĝi al rekta parolo. Kiel lastfoje, mi kaŝas la verkon kaj la verkiston. La celo ankaŭ konsistos diveni ilin. Nur mi diras ke tiu verkisto rompis kun literaturaj tradicioj, i.a. redonante parolmanierojn de needukitaj homoj. »

 

 

L’utilité d’un enseignement précoce de l’anglais mise en doute

Frua ekinstruado de la angla ne multe utilas

Contrairement à une croyance largement répandue il ne semble pas  que l’apprentissage précoce d’une langue étrangère en facilite vraiment l’acquisition.
Se temas pri la akiro de dua lingvo en lernejo, tiam ne validas: Ju pli frue des pli bone. Pli gravas motiviĝo, regado de la unua lingvo kaj intenseco de la lingvoinstruado. Kiu malfrue komencas lerni la anglan, tiu rapide atingas la frulernantojn.

En 2009 à Zurich, coexistaient deux programmes pour l’enseignement de l’anglais. L’un prévoyait une initiation dès l’âge de 8 ans. L’autre fixait le début de l’apprentissage à l’âge de 13 ans. A 13 ans les uns avaient « cinq ans d’avance » alors que les autres faisaient leur début.

« Surprizis min la rezulto. Mi estis pensanta ke bona frua instruado de fremda lingvo prezentas klarajn avantaĝojn », diras svisa lingvistino kiu nun esploras en la universitato de Salzburg pri la temo akiro de fremda lingvo kaj aĝo. Ŝia teamo de la universitato de Zuriĥo profitis unikan tempofenestron kiam en Svislando oni enkondukis novan modelon por la instruado de la angla. Tiel en la jaro 2009 en svisaj lernejoj sidis 13-jaruloj kiuj jam dum kvin jaroj en la bazlernejo esti ricevintaj instruadon de la angla kaj en la apuda klaso sidis 13-jaruloj kiuj tiam unuafoje ricevis instruadon de la angla.

Lors dès six premiers mois d’évaluations le premier groupe devançait clairement le second, à l’oral comme à l’écrit. Mais cette avance s’est assez rapidement dissipée, si bien qu’au moment du bac elle avait totalement disparue. Et les chercheurs se sont alors intéressés aux causes d’un rattrapage aussi rapide.

Dum la unua testado la frulernantoj  klare estis avanaj, kiam post ses monatoj estis ekzamenitaj buŝaj kaj skribaj konoj de la angla. Rilate al vortaro, aŭdkompreno kaj legokapablo plej multaj frulernantoj superis siajn kolegojn kiuj nur en la aĝo de 13 jaroj eklernis la lingvon. « Sed la diferencoj rapide malaperis », diras la esploristino. « La malfruaj lernantoj nelonge antaŭ la maturecekzameno, kun 18 jaroj, atingis la saman nivelon kiel la lernantoj kiuj havis instruadon de la angla jam en la bazlernejo ». La esploristoj sekve serĉis respondojn kial la frulernantoj ne povis teni sian avanan pozicion kaj kial la malfruaj lernantoj tiel rapide atingis ilin.

Quelle étaient l’inffluence des enseignants, de la maîtrise de la première, langue, la taille des classes, la motivation…?  Un facteur dépassait en importance tous les autres, le nombre d’heures passées en contact avec la langue. L’âge du début de l’apprentissage était tout à fait secondaire.
Oni analizis faktorojn kiel motiviĝo, lernstrategioj, regado de la unua lingvo, do lego- kaj skribokapabloj en la germana. Sed oni analizis ankaŭ la socian medion: Kiun influon havas instruantoj, grandeco de klaso, motiviĝo de la klasa komunumo, instruiloj kaj intenseco de la instruado? « Montriĝis ke aparte gravas la intenseco: Ju pli da kontakto kun la instruata lingvo dum semajno, des pli bonaj rezultoj estis atingitaj. La aĝo ĉe la komenco de lernado havas multe malpli da influo », diras la esploristino.
Ainsi se trouve réfuté un mythe qui prévaut en Europe  et qui a mené à ce que l’on enseigne l’anglais à l’école de plus en plus tôt, un peu partout sur notre continent.

Il n’existe aucune preuve scientifique d’un avantage à l’apprentissage précoce d’une seconde langue à l’école.

Ŝi per tio refutas la miton kiu regas en Eŭropo kaj kiu kondukas al tio ke infanoj en laŭeble frua aĝo estas metitaj en klasojn kun instruado de la angla. « Ĉiuj ŝovas la komencon de la instruado de la angla en pli kaj pli malsuprajn lernejajn aĝojn », ŝi diras. Tiel ekzemple en Aŭstrio gelernantoj dum la 1970-aj jaroj ekhavis instruadon de la angla ekde la mezlernejo, dum la 1980-aj jaroj ekde la tria klaso de la bazlernejo kaj ekde la 1990-aj jaroj ekde la unua klaso de la bazlernejo. « Ne estas science pruveble ke akiro de dua lingvo en pli juna aĝo estas avantaĝa », diras la svisa lingvistino.

Cette politique est propulsée par des visées politiques et économiques. En tout cas on ne peut pas comparer l’apprentissage précoce des langues à celui du vélo ou du violon. Une ou deux heures d’anglais par semaine ne sont pas suffisantes pour avoir un impact réel. Une bonne maîtrise de sa première langue (voire de sa seconde  pour les immigrés) constitue un facteur plus décisif.

Ŝi konjektas ekonomiajn kaj klerigopolitikaĵn kaŭzojn por la tendenco al frua eklernado: « Ĉar oni konsideras moderna oferti fruan eklernadon de la angla, la lernejoj verŝajne esperis pri konkurenca avantaĝo ». Ĉiukaze laŭ ŝi ne validas la regulo de la eklernado de muzikinstrumento aŭ de biciklado ke gravas laŭeble frua eklernado kaj daŭra ekzercado. « Per unu aŭ du lernohoroj en semajno oni apenaŭ atingas ion », ŝi diras. Kaj unu kaŭzo kial la malfruaj lernantoj tiel bone progresis, estis ke ilia regado de la germana estis pli bona post la bazlernejo. Kaj laŭ ŝi por denaskuloj de la germana kaj por enmigrintoj estas avantaĝe bone regi la unuan lingvon, do tiun lingvon en kiu oni lernas legi kaj skribi, por havi solidan bazon por la dua lingvo.

On ne peut surtout pas comparer l’apprentissage d’une langue à l’école à l’apprentissage
en immersion. Il est certain que lorsque l’on immigre ou que l’on vit dans une famille bilingue, plus l’apprentissage se fait tôt, plus il est efficace. Mais ces conditions idéales ne sont aucunement reproductibles à l’école.
« La akiro de lingvo en natura socia medio ne estas komparebla kun la medio en la lernejo », ŝi diras. Se infano venas al nova lando aŭ se infano estas edukata dulingve de la gepatroj, tiam vere validas: Ju pli frue, des pli bone. « Ĉe la akiro de lingvo en la celata kulturo temas kvazaŭ pri survivado. Ne eblas imiti tiujn idealajn lerncirkonstancojn en la lernejo. »
L’article d’origine ainsi que son enregistrement sonore peuvent être consultés sur le site d’Esperanta Retradio en cliquant sur le lien suivant.

Journée Européenne des Langues

L’Association Universelle d’Espéranto appelle à célébrer la Journée Interntionale des Langues
UEA invitas al kunfestado de la Eŭropa Tago de Lingvoj

Ekde 2001, la Konsilio de Eŭropo kaj ĝiaj 47 membroŝtatoj festas, la 26-an de septembro, la Eŭropan Tagon de Lingvoj, kies ĝeneralaj celoj estas:

  • Informi la ĝeneralan publikon pri la graveco de lingvolernado, subtene al multlingvismo kaj interkultura interkompreniĝo;
  • Diskonigi, protekti kaj stimuli lingvan kaj kulturan diversecon en Eŭropo;
  • Kuraĝigi lingvolernadon dum la tuta vivo, en la lernejo kaj ekster ĝi, pro studkialoj, profesiaj bezonoj, moviĝaj celoj aŭ simple pro persona ĝuo.

UEA invitas esperantistojn, kaj aparte esperantistojn en Eŭropo, kunfesti la Eŭropan Tagon de Lingvoj per la jenaj paŝoj:

Aparte bonvenas eventoj kaj kontribuoj (kaj je individua kaj je organiza nivelo) kiuj enkadriĝas en la ĝeneralaj celoj de la iniciato: subteno al dumviva lingvolernado, al lingva kaj kultura diverseco kaj, pli ĝenerale, al interkultura interkompreniĝo kaj faciligo de la rilatoj inter diversaj popoloj, plene kongrue kun la celoj de UEA.

Gravas poste diskonigi la okazigitajn eventojn, tiel ke la diversaj iniciatoj povu esti inspiro kaj modelo por aliaj. La celo estas taŭga videbligo de Esperanto kiel ponto inter diversaj kulturoj kaj lingvoj, kaj de esperantistoj kiel kreemaj kaj profesinivelaj aktivuloj, aparte sentemaj pri plialtigo de interkultura interkompreniĝo.

Okaze de diskonigo de planoj kaj eventoj per Fejsbuko aŭ Tvitero, bv. uzi la kradvortojn #europatagodelingvoj, #ETL, #europeandayoflanguages, #EDL, #esperanto, #JourneeEuropeennedesLangues.

La Ĝenerala Sekretario kaj estrarano de UEA pri Landa Agado en Eŭropo, Aleks Kadar, disponeblas ricevi kaj komenti ideojn, proponojn, raportojn; bv. sendi ilin al <nomo@de.la>alekska</nomo@de.la>@gmail.com.

Krome, per tiu ĉi komuniko, UEA kaptas ankaŭ la ŝancon memorigi aparte al eŭropuniaj esperantistoj reagi al la publika konsultado pri lingvoj, lanĉita de la Eŭropa Ombudsmano pri multlingva politiko en EU. Bonvolu informiĝi kaj orientiĝi pri la rekomenditaj respondoj, legante la jenan komunikon, dissenditan la 29-an de aŭgusto 2018: uea.org/aktuale/komunikoj/2018/UEA-alvokas-partopreni-en-EU-enketo-pri-multlingveco.

Informiĝu, okazigu eventojn, kaj kunfestu la Eŭropan Tagon de Lingvoj!

KOTOPO

Image may contain: 8 people, people smiling, people sitting, table and indoor

KOTOPO, signifie « et cetera » en espéranto, c’est aussi le nom d’un de nos établissements préférés sur les pentes de la Croix-Rousse. C’est un bar associatif et c’est aussi le siège de l’association « Mille et une Langues », fondée il y a trente ans par deux  espérantistes Lyonnais. Vous pourrez vous y inscrire à un cours de russe, de Thaïlandais ou de Suédois, mais vous pourrez aussi, tous les derniers mardi du mois, y rencontrer des espérantistes de Lyon, de France ou d’ailleurs.

Tous les derniers mardi du mois, dès 20 h 30