L’effet de l’alcool sur la performance en langues étrangères Alkoholo helpas ĉe fremdaj lingvoj

Tout le monde sait que l’alcool délie les langues. Est-ce aussi valable quand il s’agit de langues étrangères? Pour le savoir des chercheurs ont fait participer des sujets à une expérience en leur faisant boire de la bière.

Alkoholo malblokas la langon. Ĉu tio validas ankaŭ por la parolado de ĵus lernita fremdlingvo, tion esploristoj volas ekscii kaj donas al siaj testpersonoj bieron.

L’alcool rend les gens bavards, mais après la consommation d’une certaine quantité, la langue s’alourdit et les propos deviennent incompréhensibles. Mais quel est l’effet d’un verre de bière sur la capacité à s’exprimer dans une langue étrangère.

Ĉu biero, vino aŭ brando: Alkoholo igas multajn homojn parolemaj. Tamen post konsumo de certa kvanto la lango plipeziĝas kaj tio kion oni diras fariĝas malfacile komprenebla. Kiel la alkoholo de unu glaso da biero efikas al la kapablo paroli en fremda lingvo, tion esploristoj el tri universitatoj en Liverpool, Londono kaj Maastricht kunlabore eltrovis.

Ont participé à l’expérience 50 étudiants de langue maternelle allemande qui avaient appris le néerlandais depuis peu. Les participants d’un premier groupe ont consommé des boissons sans alcool et les participants d’un second groupes de la bière à raison de 460 ml pour un homme de 70kg. Ils ont ensuite été soumis à une épreuve de conversation en néerlandais.

Por tio ili invitis 50 studentojn kies gepatra lingvo estas la germana kaj kiuj nur antaŭ nelonge estis lernintaj la nederlandan. La unua grupo de la testantoj ricevis antaŭ la testo bieron, dum la alia grupo ricevis senalkoholan trinkaĵon. La grandeco de la biero orientiĝis laŭ la pezo de la testanto. Viro kun pezo de 70 kilogramoj ekzemple ricevis 460 mililitrojn da kvinprocenta biero. Post kiam la partoprenantoj en la studo estis trinkintaj la koncernan trinkaĵon ili ricevis la taskon konversacii dum kelkaj minutoj en la nederlanda. Oni petis la testpersonojn dum la konversacio taksi sian propran scipovon de la fremda lingvo.

Les conversations ont été enregistrées.

La konversacio estis sonregistrita kaj poste estis prijuĝata de denaskaj nederlandlingvuloj. Montriĝis ke tiuj kiuj antaŭe estis trinkintaj glason da biero ricevis pli bonan prijuĝon – precipe koncerne la prononcon – kompare al tiuj kiuj estis konsumintaj senalkoholan trinkaĵon. Ĉe la memprijuĝo de la parolkapablo aliflanke la alkoholo ne montris mezureblajn diferencojn inter la grupoj. La esploristoj do konstatis ke konsumo de alkoholo vere povas pozitive efiki al la kapablo paroli ĵus lernitan fremdlingvon. Ili tamen klare substrekis ke ĉe tio temis pri malgranda kvanto da alkoholo. « Ni devas esti singardaj pri la efikoj de tiuj rezultoj, ĝis ni scios pli pri tio kio kaŭzas la observitajn rezultojn. Ebla mekanismo povus esti la timoforviŝa efiko de alkoholo », klarigas psikologino el Londono kiu estis kunlaborinta en la studo. Ĝis tio tamen estos sendube pruvebla, laŭ la psikologino necesos ankoraŭ pluaj studoj. Koncerne la paroladon de Esperanto post lernado, iom da biero certe ankaŭ havos similan efikon, ĉar la malbloka efiko aperas ankaŭ ĉe parolado en la propra lingvo. Esperanto kompare kun aliaj lingvoj donas al la parolanto pli da certeco ĉar la reguloj estas multe pli klaraj ol ĉe aliaj lingvoj. Sed necesas bone kompreni la regulojn por senerare povi apliki ilin.

L’utilité d’un enseignement précoce de l’anglais mis en doute

Frua ekinstruado de la angla ne multe utilas

Contrairement à une croyance largement répandue il ne semble pas  que l’apprentissage précoce d’une langue étrangère en facilite vraiment l’acquisition.

Se temas pri la akiro de dua lingvo en lernejo, tiam ne validas: Ju pli frue des pli bone. Pli gravas motiviĝo, regado de la unua lingvo kaj intenseco de la lingvoinstruado. Kiu malfrue komencas lerni la anglan, tiu rapide atingas la frulernantojn.

En 2009 à Zurich, coexistaient deux programmes pour l’enseignement de l’anglais. L’un prévoyait une initiation dès l’âge de 8 ans. L’autre fixait le début de l’apprentissage à l’âge de 13 ans.

« Surprizis min la rezulto. Mi estis pensanta ke bona frua instruado de fremda lingvo prezentas klarajn avantaĝojn », diras svisa lingvistino kiu nun esploras en la universitato de Salzburg pri la temo akiro de fremda lingvo kaj aĝo. Ŝia teamo de la universitato de Zuriĥo profitis unikan tempofenestron kiam en Svislando oni enkondukis novan modelon por la instruado de la angla. Tiel en la jaro 2009 en svisaj lernejoj sidis 13-jaruloj kiuj jam dum kvin jaroj en la bazlernejo esti ricevintaj instruadon de la angla kaj en la apuda klaso sidis 13-jaruloj kiuj tiam unuafoje ricevis instruadon de la angla.

Lors dès six premiers mois d’évaluations le premier groupe devançait clairement le second, à l’oral comme à l’écrit. Mais cette avance s’est assez rapidement dissipée, si bien qu’au moment du bac elle avait totalement disparue. Et les chercheurs se sont alors intéressés aux causes d’un rattrapage aussi rapide.

Dum la unua testado la frulernantoj  klare estis avanaj, kiam post ses monatoj estis ekzamenitaj buŝaj kaj skribaj konoj de la angla. Rilate al vortaro, aŭdkompreno kaj legokapablo plej multaj frulernantoj superis siajn kolegojn kiuj nur en la aĝo de 13 jaroj eklernis la lingvon. « Sed la diferencoj rapide malaperis », diras la esploristino. « La malfruaj lernantoj nelonge antaŭ la maturecekzameno, kun 18 jaroj, atingis la saman nivelon kiel la lernantoj kiuj havis instruadon de la angla jam en la bazlernejo ». La esploristoj sekve serĉis respondojn kial la frulernantoj ne povis teni sian avanan pozicion kaj kial la malfruaj lernantoj tiel rapide atingis ilin.

Quelle étaient l’influence des enseignants, de la maîtrise de la première, langue, la taille des classes, la motivation…?  Un facteur dépassait en importance tous les autres, le nombre d’heures passées en contact avec la langue. L’âge du début de l’apprentissage était tout à fait secondaire.

Oni analizis faktorojn kiel motiviĝo, lernstrategioj, regado de la unua lingvo, do lego- kaj skribokapabloj en la germana. Sed oni analizis ankaŭ la socian medion: Kiun influon havas instruantoj, grandeco de klaso, motiviĝo de la klasa komunumo, instruiloj kaj intenseco de la instruado? « Montriĝis ke aparte gravas la intenseco: Ju pli da kontakto kun la instruata lingvo dum semajno, des pli bonaj rezultoj estis atingitaj. La aĝo ĉe la komenco de lernado havas multe malpli da influo », diras la esploristino.

Ainsi se trouve réfuté un mythe qui prévaut en Europe  et qui a mené à ce que l’on enseigne l’anglais à l’école de plus en plus tôt, un peu partout sur notre continent. Il n’existe aucune preuve scientifique d’un avantage à l’apprentissage précoce d’une seconde langue à l’école.

Ŝi per tio refutas la miton kiu regas en Eŭropo kaj kiu kondukas al tio ke infanoj en laŭeble frua aĝo estas metitaj en klasojn kun instruado de la angla. « Ĉiuj ŝovas la komencon de la instruado de la angla en pli kaj pli malsuprajn lernejajn aĝojn », ŝi diras. Tiel ekzemple en Aŭstrio gelernantoj dum la 1970-aj jaroj ekhavis instruadon de la angla ekde la mezlernejo, dum la 1980-aj jaroj ekde la tria klaso de la bazlernejo kaj ekde la 1990-aj jaroj ekde la unua klaso de la bazlernejo. « Ne estas science pruveble ke akiro de dua lingvo en pli juna aĝo estas avantaĝa », diras la svisa lingvistino.

Cette politique est propulsée par des visées politiques et économiques. En tout cas on ne peut pas comparer l’apprentissage précoce des langues à celui du vélo ou du violon. Une ou deux heures d’anglais par semaine ne sont pas suffisantes pour avoir un impact réel. Une bonne maîtrise de sa première langue (voire de sa seconde  pour les immigrés) constitue un facteur plus décisif.

Ŝi konjektas ekonomiajn kaj klerigopolitikaĵn kaŭzojn por la tendenco al frua eklernado: « Ĉar oni konsideras moderna oferti fruan eklernadon de la angla, la lernejoj verŝajne esperis pri konkurenca avantaĝo ». Ĉiukaze laŭ ŝi ne validas la regulo de la eklernado de muzikinstrumento aŭ de biciklado ke gravas laŭeble frua eklernado kaj daŭra ekzercado. « Per unu aŭ du lernohoroj en semajno oni apenaŭ atingas ion », ŝi diras. Kaj unu kaŭzo kial la malfruaj lernantoj tiel bone progresis, estis ke ilia regado de la germana estis pli bona post la bazlernejo. Kaj laŭ ŝi por denaskuloj de la germana kaj por enmigrintoj estas avantaĝe bone regi la unuan lingvon, do tiun lingvon en kiu oni lernas legi kaj skribi, por havi solidan bazon por la dua lingvo.

On ne peut surtout pas comparer l’apprentissage d’une langue à l’école à l’apprentissage en immersion. Il est certain que lorsque l’on immigre ou que l’on vit dans une famille bilingue, plus l’apprentissage se fait tôt, plus il est efficace. Mais ces conditions idéales ne sont aucunement reproductibles à l’école.

« La akiro de lingvo en natura socia medio ne estas komparebla kun la medio en la lernejo », ŝi diras. Se infano venas al nova lando aŭ se infano estas edukata dulingve de la gepatroj, tiam vere validas: Ju pli frue, des pli bone. « Ĉe la akiro de lingvo en la celata kulturo temas kvazaŭ pri survivado. Ne eblas imiti tiujn idealajn lerncirkonstancojn en la lernejo. » L’article d’origine ainsi que son enregistrement sonore peuvent être consultés en cliquant sur le lien suivant :  Frua ekinstruado de la angla lingvo ne multe utilas

Mesaĝo al Rusa amiko

Mesaĝo al Rusa Amiko koncerne Svedan Junulinon

La mesaĝo koncernas la monde faman Greta Thunberg, kiuj inspiris mondvastan strikon de gimnazianoj por la klimato kaj la kreadon de la organizo Junularo por la Klimato (angle: Youth for Climate).

La amiko estas Rusiano, Siberiano nomiĝanta Stanislav Belov kiu verkas blogon ĉe http://stanobelov.blogspot.com/ Necesas precizigi en kiu senco mi nomas lin « amiko », kvankam ni neniam renkontiĝis vide al vide, kaj neniam premis unu al la alia la manon. Tamen unue kaj plej banale ni estas amikoj per Fejbuko, kvankam tiu nova uzo de « amiko », iom diluas la forton de la originala senco de tiu bela vorto. Plej signife mi konsideras lin kiel amikon, ĉar li apartenas al tiu specio inter Esperantistoj kiu senhezite celas vivigi Esperanton, ne nur aŭskultante aŭ aŭdigante, verkante aŭ legante sed kreante verajn diskutojn pri plej diversaj temoj kiuj povas interesi edukitajn homojn en ĉiu parto de la mondo. Esperanto ne devas esti la supozeble « facila lingvo » pri kiu oni tro ofte fanfaronas, sed ilo por internacia kulturo kaj diskutado. Lingvo ne estas plensence lingvo se ĝiaj uzantoj ne daŭre klopodas interŝanĝi kompleksajn ideojn kaj subtilajn sentojn per la plej precizaj kaj taŭgaj vortoj.

Kun amiko oni povas malkonsenti sen ofendi, kaj ĝuste koncerne la Stanislavan artikolon pri Greta Thunberg mi volas registri mian malkonsenton. La analizo de Stanislavo troveblas tie: http://stanobelov.blogspot.com/2019/08/klimata-sangigo-greta-thunberg-kaj.html. Skizante ĝin mi dirus ke li prezentas ŝin kiel senpaciencan junulinon, postulantan tujan solvon al la problemo de la klimata krizo, kaj iele akompanata de okcidentaj politikistoj kiuj haste kaj mallerte ellaboras maltaŭgajn solvojn. La vera tuja kaj praktika progreso estus, laŭ Stano, pli alta importo fare de la industriaj landoj de rusa gaso, ĉar ĝi ellasas signife malpli da forcejaj gasoj ol faras nafto kaj skistaj gasoj.

Eble estus prudente por eviti miskomprenon, deklari tuj ke mi preferas Siberianan gason al Usona skista gaso kaj preferus ke EU-landoj iom plibonigu niajn rilatojn kun Rusio; multon oni povus riproĉi al Rusio kaj al ties prezidanto. Sed siatempe li ne fortranĉis la kapojn de la muzikistinojn de la muzikgrupo Pussy Riot. Simile agantaj virinoj en Saŭdo-Arabio ne havus tian ŝancon. Ni memoru la vivfinon de Jamal Kashoggi, ĵurnalisto, kies murdon kaj dispecigon la saŭda princo ordonis. Kial klarigi ke ni povas negoci kun tiaj barbaroj kaj daŭre rifuzas serĉi vojon al pli paca kunlaboro kun la Rusiaj regantoj? Tie la termino « hipokriteco » uzita pli-vaste (miaopinie tro vaste) de Stanislav estas tute aplikebla.

Ni revenu al demandoj pri Greta, monda varmiĝo kaj fosilaj energioj. Ĉu vere tiu junulino postulas tujan solvon, kiel skribis Stanislav? Mi relegis kaj eĉ tradukis ŝian paroladon okaze de TED forumo je la fino de la pasinta jaro. La traduko troveblas ĉi tie:

https://esperantolyon.org/nia-planedo/parolado-de-greta-thunberg/

Se mi bone komprenas ŝin, ŝi ne diskutas pri tuja solvo sed por finfina komenco de la transiro al pli daŭropova monda socio. Ŝi ne postulas tujan solvon sed tujajn agojn. La demando esence ne plu estas scienca sed morala. Sciencajn donitaĵojn ni jam sufiĉe havas, kiuj pruvas ke katastrofoj alproksimiĝas. Scienco montras kiel la aferoj staras, sed kion fari, kiom klopodi estas politika kaj morala afero. Ĉu gvidos nin spirita aŭ morala senco, ĉu instinkta timo pri la pereo de la homa specio? Aŭ eble por la pli juna generacio instigas al agado la simpla timo vivi en mondo damaĝita kiu ne povos dece nutri, vestigi, vivigi en paco, siajn loĝantojn? Ĉiu-kaze la paroloj de Greta ne konsistigas akademian, teknikan aŭ sciencan diskurson sed krion de kolero de generacio kiu vidas ke siaj vivo-ŝancoj velkas, kaj por tiuj pli maljunaj, kiuj pretas aŭdi, instigon al morala vekiĝo.

La vojo al stabiligo de la klimato estos longa kaj malkomforta. Ĝi ne implikas unu solvon sed modifon de multaj parametrojn en kompleksa sistemo. Anstataŭi karbon per tergaso povus kontribui, etan parton al la solvo de la ekvacio, sed tamen nepras ŝanĝi la agrokulturon, la transportan sistemon, transformi nian produktadon kaj konsumadon. Mi pritraktos ĉion tion en venontaj artikoloj.