A propos de / Pri

Lyon est dominée par deux collines : Fourvière à l’ouest et la Croix-Rousse à l’est, cette dernière étant prolongée par la péninsule formée par les alluvions qui se sont déposées au confluent des deux cours d’eau : Le Rhône fleuve puissant, descendant des Alpes et la Saône rivière plus calme et facilement navigable, qui relie Lyon aux plaines du nord-est de la France.

Lyon estas superita de du montetoj: Fourvière okcidente kaj Rufa Kruco oriente, ĉi-lasta etendiĝas al la duoninsulo formita de aluvioj deponitaj ĉe la kunfluejo de la du riveroj: la rivero Rodano potenca,
descendanta de la Alpoj kaj Saône, pli trankvila kaj facile navigebla rivero, kiu ligas Lionon al la ebenaĵoj de nordorienta Francio.

 

Fondée par les Romains au environ de -43 avant notre ère, elle est devenue capitale des Trois Gaules au Ier siècle avant notre ère. Elle est située sur un emplacement d’une grande importance stratégique et commerciale, où les traditions culturelles de nombreuses régions d’Europe se sont fondues pour créer une communauté homogène et vigoureuse.

Fondita de la romianoj ĉirkaŭ 43 jaroj antaŭ nia aero ĝi rapide iĝis la ĉefurbo de la
tri gaŭloj en la 1-a jarcento antaŭ nia aero .
Ĝi situas en loko kun granda strategia kaj komerca graveco, kie la kulturaj tradicioj de multaj partoj de Eŭropo kunfandiĝis por krei homogenan
kaj viglan komunumon.

Au milieu du XVe siècle, Lyon était l’une des villes les plus peuplées d’Europe : elle comportait 36 quartiers ayant chacun sa propre spécialité commerciale ; seules les pentes de la Croix-Rousse étaient peu
construites, parce qu’elles étaient réservées aux villas «campagnardes » de riches marchands italiens ou allemands, ou bien aux vignobles. La surpopulation et le risque d’épidémies suscitèrent l’élaboration d’un règlement d’expansion planifiée, à l’initiative des ordres religieux, qui fut mis en place vers le milieu du XVIe siècle. De nouveaux quartiers furent créés au XVIIe siècle, notamment la zone de Bellecour au sud, autour de la place Royale (aujourd’hui place de Bellecour).

Meze de la 15-a jarcento, Lyon estis unu el la plej loĝataj urboj en Eŭropo: ĝi havis 36 kvartalojn, ĉiu kun sia propra komerca specialaĵo; nur la deklivoj de Rufa Kruco estis malmulte konstruitaj, ĉar ili estis rezervitaj por la « kamparaj » vilaoj de riĉaj italaj aŭ germanaj komercistoj, aŭ eĉ por vitejoj. Troloĝantaro kaj risko de epidemioj puŝis al efektivigo de regularo pri planita ekspansio, laŭ iniciato de religiaj ordenoj, meze de la 16a jarcento. Novaj kvartaloj kreiĝis en la 17-a jarcento, precipe sude la zon de Bellecour, ĉirkaŭ Reĝa Placo (nuna Placo de Bellecour).

Le plan de Lyon, tel que nous le connaissons aujourd’hui, est une synthèse du développement de la ville où se côtoient les quartiers de rues médiévales et l’urbanisme planifié des XVIIIe et XIXe siècles.

La plano de Lyon, kiel ni konas ĝin hodiaŭ, estas sintezo de la evoluo de la urbo, kie la distriktoj de mezepokaj stratoj tuŝas la urbon planitan en la 18a kaj 19a jarcentoj.

La ville a été découpée en arrondissement après annexion de petites villes voisines : 5 ont été crées en 1852, le 6ème en 1867, le 7ème en 1912, le 8ème en 1959 et le 9ème en 1964.

La urbo dividiĝis en distriktojn post la aneksado de malgrandaj najbaraj urboj: 5 kreiĝis en 1852, la 6a en 1867, la 7a en 1912, la 8a en 1959 kaj la 9a en 1964.

Elle fait partie de la Métropole de Lyon créée en 2015, dont la président actuel est Bruno Bernard. Le maire actuel de Lyon est Grégory Doucet. Ces deus élus sont des écologistes.

Ĝi estas parto de la Metropolo de Liono kreita en 2015, kies nuna prezidanto estas Bruno Bernard. La nuna urbestro de Lyon estas Grégory Doucet. Ĉi tiuj du elektitoj estas ekologiistoj.

 

 

La riposte des villes au changement climatique (1)

Kiel la urboj kontraŭbatalas la klimatan ŝanĝon (1)

Dubai  veut promouvoir les véhicules automatiques pour le transport collectif. Milan s’inspire du péage urbain de Londres et interdira les véhicules diesel

Dubajo deziras minimumigi la problemojn de trafikŝtopiĝoj kaj malpuriĝo de aero per aŭtonomaj aŭtomobiloj kaj aŭtobusoj; la emirlando planas internacian konkurson por disvolvistoj kiuj volas testi siajn ideojn en la urbo. Milano enkasigas kiel Londono vojimposton por aŭtomobiloj en la urbocentro, en la « areo C ». Laŭ la deklaro de la urbestro Giuseppe Sala ĝi baldaŭ estos plivastigata al la cetero de la urbo, krome la administracio ankaŭ laboras pri la enkonduko de malpermeso de dizelaj aŭtomobiloj.

Ce genre de projet se heurte à des résistances

Tiaj projektoj ofte renkontas reziston. « Iniciatoj aranĝi la urbon direkte al pli da verdo signifas ofte grandajn avantaĝojn por la enloĝantoj de la urbinternoj », diras Raymond Johannsen, la urbestro de Oslo, « sed la homoj en la eksteraj distriktoj vidas ĉefe malavantaĝojn. Pro tio oni devas samtempe plivastigi la publikan trafikon. » Lia kolegino el Seattle, Jenny Durkan, konfirmas: « Ni devas plifaciligi por la homoj rezigni pri la uzo de la aŭtomobilo. » Ŝi planas havigi al ĉiuj lernantoj de supraj lernejoj en sia urbo tuturban veturbileton. « Tiel ili alkutimiĝos uzi la publikajn trafikrimedojn, kaj baldaŭ por ili estos normale fari tion.

La akcelado de elektraj aŭtomobiloj kaj de ŝargstacioj aliflanke povus cimenti la sociajn diferencojn en la urboj, timas multaj lokaj politikistoj. La bateriaj aŭtomobiloj estas por homoj kun malalta vivenspezo simple tro multekostaj. Iliaj kvartaloj estas tial plue trablovataj de rubgasoj de aŭtomobiloj dum la sufiĉe riĉaj regionoj fariĝos pli kaj pli puraj kaj silentaj. Losanĝeleso pro tio setligas projektojn pri elektraj kunhavigaj aŭtomobiloj kaj ŝargstacioj prefere en sufiĉe malriĉaj kvartaloj, rakontas Eric Garcetti, la urbestro. Ankaŭ unu el la firmaoj kiuj en la pintrenkonto en San Francisko promesis la instalon de entute 3,5 milionoj da ŝargstacioj en Usono ĝis la jaro 2025, volas koncentriĝi pri regionoj kie la homoj havas sufiĉe malaltan vivenspezon.

Ĉu la anoncitaj iniciatoj alportos ankaŭ la atendatajn efikojn, kaj ĉu la urbestroj restos konsekvencaj. tion oni devas certe bone elatendi, rimarkis raportisto de novjorka gazeto. Ankaŭ je loka nivelo ja politikaj plimultoj rapide povas ŝanĝiĝi.

Inter la 9000 urboj kun klimatprotektaj celoj estas la supozeble plej ekskluziva klubo la organizaĵo C40, kiu per intertempe 96 membroj jam delonge superis la nombron en sia nomo. En San Francisko la grupo sciigis  ke 27 el ili jam en la jaro 2012 transpasis la kulminon de siaj enaerigoj – la analizo estas ebla nur kiel retrorigardo tra pluraj jaroj. Inter ili troviĝas urbegoj kiel Parizo, Londono kaj Novjorko, sed ankaŭ Varsovio, Barcelono, Berlino kaj Heidelberg. Ankaŭ San Francisko estas membro en tiu klubo kiel la urbestrino Breed fiere konstatas. « Ekde la jaro 1990 niaj enaerigoj estas malkreskintaj je 30 procentoj, sed la ekonomio estas kreskinta. » Do devas finfine ĉesi la parolado pri la eterna ŝajnkonflikto inter ekonomio kaj mediprotektado.

La riposte des villes au changement climatique (2)

sevillarad1a

La problemoj komenciĝas ĉe la mizero de mizerkvartaloj en la urbegoj de la evolulandoj, « Ili ne havas aliron al plej simpaj servoj kiel provizado de akvo kaj elektro kaj ili devas vivi ĉiam kun la zorgo esti forpelataj », diras la estrino de internacia helporganizaĵo. Krome homoj en kabanoj ofte suferas plej forte sub la pliiĝantaj veteraj ekstremoj. Nur malrapide urboj komencas partoprenigi tiujn ofte neŝatatajn civitanojn en siaj decidoj, ŝi plendas. Interkonsento kun la urbestrino de Durban en Sudafriko antaŭ nelonge estas laŭ ŝi vera progreso.

Veteraj ekstremoj minacas ankaŭ la homojn en tre riĉaj landoj. « Ni havis dum aŭgusto en Seattle kvaliton de la aero kiu estas pli malbona ol en Pekino », konfesas Jenny Durkan, la urbestrino. « Norde de la limo en la kanada provinco Brita Kolumbio kaj iom pli oriente furoris en nia ŝtato Vaŝingtono multaj bruliĝadoj de arbaroj. » Malpuriĝo de la aero estas ĉiukaze decida faktoro, klarigas la kunprezidantino de la konferenco. « En la urboj reduktiĝas la komplika problemo de la klimata ŝanĝo al la demando pri la kvalito de la aero. Hodiaŭ mondskale naŭ el dek enloĝantoj devas suferi sub malpura aero. Kiam ni sukcesos ke dek el dek spiros puran aeron, tiam ni praktike estos haltigintaj la klimatan ŝanĝon.

Tiucele la urbestroj kaj urbestrinoj lanĉis plej diversajn iniciatojn. Kie ili havas influon al la produktado de elektro, tiam ili forpuŝas karbon el la energimiksaĵo kaj plifortigas renovigeblajn fontojn, ekzemple per akcelaj programoj por sunĉeloj sur tegmentoj. Apartan signifon havas ankaŭ la energiaj ecoj de la domoj. Multaj urboj sin devigis permesi ekde la jaro 2030 plu nur la konstruadon de karbono-neŭtralaj konstruaĵoj. En la jaro 2050 tiam ĉiuj domoj devus korespondi al tiu normo. Ankaŭ Kaburbo jam komencas alikonstrui siajn domojn, diras la urbestrino.

Bonaero donacas kvin milionojn da LED-lumigiloj al la civitanoj, diras la urbestro Horacio Rodriguez Laretta. En Dhaka, la ĉefurbo de Bangladeŝo, strataj lanternoj estos ŝanĝitaj al tiu energiŝpara tekniko. Krome la urbo akcelas ĝardenojn sur la tegmentoj, diras la urbestro Mohammed Sayeed Khokon.

Plua punkto de atako estas la trafiko: Pli ol dek urboj jam sin devontigis aĉeti ekde la jaro 2025 ankoraŭ nur elektrajn aŭtobusojn, inter ili troviĝas la sola germana urbego Heidelberg. Akurate okaze de la konferenco aliĝis al la alvoko pluaj dekdu urboj, ekzemple Tokio, Medellin, Varsovio kaj okcidenta Holivudo. En Seviljo, Kopenhago aŭ Bonaero la urba adminstracio kreas larĝajn biciklajn rapidvojojn, la argentina ĉefurbo krome establis senpagan sistemon de lupreneblaj bicikloj. Accra en Ganao plifortigas la publikan aŭtobusan trafikon kaj instalas laŭ informo de sia urbestro pri da zonoj por piedirantoj en la centro.

La riposte des villes au changement climatique (3)

areacmilano1Dubajo deziras minimumigi la problemojn de trafikŝtopiĝoj kaj malpuriĝo de aero per aŭtonomaj aŭtomobiloj kaj aŭtobusoj; la emirlando planas internacian konkurson por disvolvistoj kiuj volas testi siajn ideojn en la urbo. Milano enkasigas kiel Londono vojimposton por aŭtomobiloj en la urbocentro, en la « areo C ». Laŭ la deklaro de la urbestro Giuseppe Sala ĝi baldaŭ estos plivastigata al la cetero de la urbo, krome la administracio ankaŭ laboras pri la enkonduko de malpermeso de dizelaj aŭtomobiloj.

Tiaj projektoj ofte renkontas reziston. « Iniciatoj aranĝi la urbon direkte al pli da verdo signifas ofte grandajn avantaĝojn por la enloĝantoj de la urbinternoj », diras Raymond Johannsen, la urbestro de Oslo, « sed la homoj en la eksteraj distriktoj vidas ĉefe malavantaĝojn. Pro tio oni devas samtempe plivastigi la publikan trafikon. » Lia kolegino el Seattle, Jenny Durkan, konfirmas: « Ni devas plifaciligi por la homoj rezigni pri la uzo de la aŭtomobilo. » Ŝi planas havigi al ĉiuj lernantoj de supraj lernejoj en sia urbo tuturban veturbileton. « Tiel ili alkutimiĝos uzi la publikajn trafikrimedojn, kaj baldaŭ por ili estos normale fari tion.

La akcelado de elektraj aŭtomobiloj kaj de ŝargstacioj aliflanke povus cimenti la sociajn diferencojn en la urboj, timas multaj lokaj politikistoj. La bateriaj aŭtomobiloj estas por homoj kun malalta vivenspezo simple tro multekostaj. Iliaj kvartaloj estas tial plue trablovataj de rubgasoj de aŭtomobiloj dum la sufiĉe riĉaj regionoj fariĝos pli kaj pli puraj kaj silentaj. Losanĝeleso pro tio setligas projektojn pri elektraj kunhavigaj aŭtomobiloj kaj ŝargstacioj prefere en sufiĉe malriĉaj kvartaloj, rakontas Eric Garcetti, la urbestro. Ankaŭ unu el la firmaoj kiuj en la pintrenkonto en San Francisko promesis la instalon de entute 3,5 milionoj da ŝargstacioj en Usono ĝis la jaro 2025, volas koncentriĝi pri regionoj kie la homoj havas sufiĉe malaltan vivenspezon.

Ĉu la anoncitaj iniciatoj alportos ankaŭ la atendatajn efikojn, kaj ĉu la urbestroj restos konsekvencaj. tion oni devas certe bone elatendi, rimarkis raportisto de novjorka gazeto. Ankaŭ je loka nivelo ja politikaj plimultoj rapide povas ŝanĝiĝi.

Inter la 9000 urboj kun klimatprotektaj celoj estas la supozeble plej ekskluziva klubo la organizaĵo C40, kiu per intertempe 96 membroj jam delonge superis la nombron en sia nomo. En San Francisko la grupo sciigis  ke 27 el ili jam en la jaro 2012 transpasis la kulminon de siaj enaerigoj – la analizo estas ebla nur kiel retrorigardo tra pluraj jaroj. Inter ili troviĝas urbegoj kiel Parizo, Londono kaj Novjorko, sed ankaŭ Varsovio, Barcelono, Berlino kaj Heidelberg. Ankaŭ San Francisko estas membro en tiu klubo kiel la urbestrino Breed fiere konstatas. « Ekde la jaro 1990 niaj enaerigoj estas malkreskintaj je 30 procentoj, sed la ekonomio estas kreskinta. » Do devas finfine ĉesi la parolado pri la eterna ŝajnkonflikto inter ekonomio kaj mediprotektado.

Akademio de Esperanto

L’Académie d’espéranto (en espéranto Akademio de Esperanto ou AdE) est une institution linguistique indépendante dont le rôle est de veiller et de conserver les principes fondamentaux de l’espéranto ainsi que de contrôler son évolution (de la même façon que les Académies de certaines langues nationales comme l’Académie française ou la Real Academia Española).

https://www.akademio-de-esperanto.org/

Les effets de la pollution sur l’intelligence

esperantolyonModifier « Les effets de la pollution sur l’intelligence »

Une étude chinoise démontre que l’air pollué endommage le cerveau

Malpura aero kaŭzas damaĝon ne nur al la pulmo, sed ankaŭ al la cerbo. Tion montras vasta studaĵo el Ĉinio – lando kiu suferas aparte multe sub mikropolvo kaj aliaj damaĝaj substancoj en la aero. La malpura aero laŭ la studaĵo malbonigas la pensokapablon.

Une équipe de chercheurs a établi une corrélation entre les résultats de tests d’intelligence et les niveaux de pollution. Les personnes agées et les hommes seraient davantage touchées que les jeunes et les femmes.

Ĉina esplorista teamo kombinis la rezultojn de testoj pri inteligenteco kun la malpuriĝo de la aero en la loĝlokoj de la partoprenantoj kaj trovis signifan kuntekston: « La inteligenteco de homoj kiuj loĝas en la urboj kun la plej granda malpuriĝo de la aero, estas plej forte trafita », diras la aŭtoro de la studaĵo. Tio validas pli por pli aĝaj homoj ol por pli junaj, kaj pli por viroj ol por virinoj.

L’étude portaient sur presque 32000 hommes et femmes.

En la studaĵo estis prijuĝe analizataj la datumoj de apenaŭ 32.000 ĉinaj viroj kaj virinoj ekde la aĝo de dek jaroj. Ili vivas en aŭ ĉirkaŭ urboj kaj oni konsideris la tieajn mezuraĵojn pri mikropolvo, sulfura dioksido kaj nitrogena oksido.

Les chercheurs se sont intéressés aux compétences en mathématique et en chinois.

Ĉe la testoj la esploristoj prilumigis la konojn pri matematiko kaj lingvajn kapablojn. Tiuj kapabloj malboniĝis pro la damaĝaj substancoj en la aero ankoraŭ pli forte ĉe viroj ol ĉe virinoj – kaj tio precipe okazis ĉe pli aĝaj homoj kaj homoj kun malalta nivelo de klereco. « La kaŭzo por tio povus troviĝi en tio ke malpli kleraj homoj laboras pli ekstere en la malbona aero kaj tiel enspiras pli da malpura aero », diras la aŭtoro.

Les zones cérébrales les plus touchées joueraient un rôle plus important pour le langage chez les hommes que chez les femmes.

La diferenco ĉe la seksoj povus esti kaŭzita de tio ke ĉe viroj kaj virinoj dum la testoj pri inteligenteco certaj cerbaj regionoj estas malsame aktivaj. La regionoj kiuj aktiviĝas ĉe lingvaj testoj ĉe viroj verŝajne estas aparte forte trafitaj de la damaĝaj substancoj, opinias la aŭtoroj.

La pollution augmente le rique de maladie d’Alzheimer et de démence sénile.

Ili ankaŭ akcentas ke la malpuriĝo de la aero povus plialtigi la riskon por demenco kaj alchejmera malsano, ĉar malboniĝo de la pensokapablo ĉe pli aĝaj homoj prezentas por tio riskofaktoron. Kaj: Ju pli longe la periodo dum kiu la malbona aero estas enspirata, des pli malbona tio estas ankaŭ por la cerbo kaj la pensokapablo.

Selon un spécialiste en médecine environnementale, il y aurait deux facteurs explicatifs: un processus inflammatoire lié à la pénétration dans le cerveau de microparticules et un processus de restriction du flux sanguin lié à un phénomène d’oxydation au niveau des vaisseaux sanguins.

Fakulo pri media medicino en Vieno trovas du eksplikojn por la kunteksto inter damaĝaj substancoj en la aero kaj cerba produktivo: « Unue ultrafajnaj partikloj eniras la spirvojojn kaj tra la pulmaj veziketaj ankaŭ alvenas en la sango kaj en la korpaj organoj kaj povas tie kaŭzi inflamojn. Inflamoj en la centra nervosistemo povus malhelpi la kognan produktivon. Due la damaĝaj substancoj kondukas akute al oksidiga streso en la ĉeloj de la sangaj angioj. La trafluo de la sango en la organoj per tio povas reduktiĝi kaj ĝuste la cerbo estas por sia funkciado dependa de laŭeble bona trafluo de sango », diras la viena medicinisto.

Le problème touche en premier lieu les pays émergents ou en voie de développement de l’Afrique et de l’Asie.

La malpuriĝo de la aero estas problemo precipe en la evolulandoj kaj en la sojlaj landoj. La dudek plej malpuriĝintaj urboj troviĝas laŭ la Monda Sanorganizo en tiaj landoj, en 98 procentoj de iliaj urbegoj la mezuraĵoj estas pli altaj ol la lima nivelo. En Eŭropo la situacio estas kun esceptoj en orienta Eŭropo pli bona ol en Azio kaj Afriko. Kaj kiel ĉiam validas la konstato ke la efiko dependas de la dozo.

http://esperantaretradio.blogspot.com/2018/09/malpura-aero-damagas-la-inteligentecon.html