Festo de Esperanto la 5an de decembro 2020

1- Josefo Catil, vic-prezidanto de nia asocio, prezentis la parkon de Miribel-Jonage, staRantan apud Liono.

La parko de « Miribel-Jonage » situas oriente al la urboj Villeurbanne-Lyon etendiĝas sur 2200 hektaroj ĝis Jonage. La parko situas inter la kanalo Miribel normale riverego-Rodano kaj artefarita kanalo de Jonage ĝis la hidroelektra baraĝo de Cusset. Ĝi estas 11 kilometrojn longa kaj 3-4 kilometrojn larĝa. Tiu parko havas rolon de protektado al LYON kaze de inundoj de rodana riverego kaj ankaŭ protekti la (subteran akvotavolon/akvaro-nappe phréatique) de la lago « bluaj akvoj » (eaux bleues) rezervejo de pura akvo por la urbo Lyon-Villeurbanne.  Parto de la Feyssine, kie estas ĉirkaŭ 70 putoj por alkonduki la akvon al najbaraj urboj Lyon-Villeurbanne, ktp…

Tiuj lagoj/lagetoj estis kreitaj post elfoso de la gruzo sub vegetala tero por konstrui la domoj/domaregoj en Lyo kaj la vegetala tero amasita laŭbezone por krei novan lokon de arbustoj aŭ de arboj. La piedirado ĉirkaŭ la lago de « Eaux bleus » estas 7 kilometrojn longa.

 

 

2-Monique Gerbay, membro de nia asocio, priparolis al ni pri Angélique Marguerite Le Boursier du Coudray.

Ĝenerala prezento

Hodiaù la akuŝoj povas okazi en malstreĉita etoso, ĉar la dungitaro posedas medicinan kompetencon.
Ĉi-tiu scio, kies fundamentoj estis prezentitaj antaŭ 300 jaroj en Francio, laŭ la iniciato de volenergia virino : Sinjorino Angelika Margareta Le Boursier Du Coudray – (Angélique Marguerite Le Boursier du Coudray)
Ŝi naskiĝis en 1712 en Klermonto (Francio) en familio de kuracistoj. Ŝi mortis en Bordozo en aprilo 1794,
Ŝi estas la unua akuŝistino kiu instruis akuŝarton antaŭ publiko, unu el tiuj, kiuj de la dua duono de la 18-a jarcento promociis akuŝistinojn edukitajn per kursoj por anstataŭigi la “dikulinaĉojn”,
(ĉar tiuj dikulinaĉoj estis trejnitaj pratikante sen multaj scioj).
Ŝi ricevis sian diplomon la 26-an de septembro 1739 kaj estis akuŝistino ĉe Le Châtelet en Parizo dum 16 jaroj. Poste ŝi revenis al Aŭvernjo en 1754 kaj ekgvidis senpagajn kursojn.

Ŝi ekvojaĝis tra Francio en obstetrika rondvizitado dum 25 jaroj ĝis 1783 sub la reĝado de Ludoviko la 16-a.

Tiuepoke, unu el dek gravedaj virinoj perdis la vivon naskante, ĉar en la kamparo, la malplejaj scioj pri obstetriko ankoraŭ ne estis postulataj de akuŝistinoj. Tial kiam la infano ne eliris, la dikulinaĉo ne havis alian rimedon : preĝu al Dio kaj oferu la infanon por savi la patrinon.

Sinjorino Du Coudray volis ĉesigi ĉi tiujn tradiciojn trejnante akuŝistojn

Por instrui bonajn praktikojn, ŝi havis originalan ideon : ŝi elpensis la unuan obstetrikan manekenon kiun ŝi nomis « Maŝino de Sinjorino Du Coudray ». La « maŝino » estis deponita en 1778.
Ĝi enhavas manekenon reprezentantan, en reala grandeco, la suban parton de la korpo de virino, pupon de la grandeco de novnaskita kaj diversajn akcesoraĵojn, montrante, interalie, la anatomion de la virino, feton de sep monatoj kaj ĝemelojn.

la demonstra manekeno
La manfarita aro estas farita el tolo kaj haŭto, rozkolora, plenigit je/de kotono.
La demonstra manekeno ripozas sur fera kadro, en ginekologia pozicio.
Ĝi malfermiĝas ĉe la supro por poziciigi la pupon en la utero.
Ĝi portas truojn kie glitas tuta aro de kordoj kaj rimenoj por simuli la vaginan pligrandigon kaj dilaton de la perineo dum la paŝo de la infano kaj helpas montri la dinamikon de akuŝo.
La radiografio malkaŝis, ke sub la ŝtofoj, la silko kaj la rubandoj kaŝas veran ostan strukturon: la pelvo de juna virino.
Ĉi tiu manekeno montras la inajn generajn organojn ekster gravedeco. Ĝi estas rimarkinda pro sia simileco,
Dudek unu etikedoj estis kudritaj sur ĉi tiu peco.
Ili permesis al studentoj identigi la diversajn reproduktajn organojn, inkluzive de la utero, ovarioj, uteraj salpingoj kaj lokalizi ilin rilate al la intesto kaj veziko.

La novnaskito
La aro estas fleksebla, precipe la kapo, tiel ke la pupo povas esti metita en ĉiajn poziciojn por klarigi la malsamajn prezentojn.
La malmolaj partoj, sentemaj al palpado, estas la kranio kun la ĉeesto de la fontanelo, la spino portanta la ĝustan nombron de vertebroj, la torako, la kubutoj, la genuoj kaj eĉ la kalkanoj.

Piedoj kaj manoj estas bone individuigitaj, ĉar gravas por la akuŝistino, kiu laboras blinde por identigi / lokalizi la dekstran membron kaj la maldekstran membron dum la eltiro de la infano.

La kapo, kies nazo estas modeligita, la oreloj kudritaj kaj la haroj desegnitaj per inko, havas malfermitan buŝon. Vi povas enmeti vian fingron en ĝin ĝis profundo de 5 cm kaj vidi la langon.
Ĉi tiu detalo gravas, ĉar ĝi permesas al la akuŝistino enigi du fingrojn en la buŝon por faciligi la pason de la kapo dum dum postaĵo de la infano. (prezento de la infano per la sidloko.)

La sepmonata feto en sia utero
Inter la multaj akcesoraĵoj estas reprezentado de utero kaj sep-monata feto.
La utero estas rondigita kun diametro de 24 centimetroj. Ĝi havas pergamenan etikedon skribitan per ansero plumo. Ĝi estas en kotona teksita ŝtofo. La interno estas plene kovrita per helkolora haŭto. La malfermo permesas vidi la placenton. La feta flanko de la placento estas brodita per ruĝaj kaj bluaj fadenoj reprezentantaj la arteriojn kaj vejnojn radiantajn ĉirkaŭ la umbilika ŝnuro.

La umbelika ŝnuro mezuras proksimume 50 centimetrojn kaj estas legita al la umbil iko de la feto.
La plenplena kotona feto estas farita el tre hela rozkolora silka tafto. La kapo estas klinita antaŭen.
La haroj kaj okuloj estas pentritaj per inko. La nazo estas modeligita.
La oreloj estas faritaj per kudritaj pecoj de ledo. La kruroj estas falditaj kaj retenitaj per la krucaj brakoj.
La fingroj kaj piedfingroj estas bone apartigitaj. (grava detalo por eltiraj manovroj, la akuŝistino laboranta blinde).
La feta grandeco de 36 centimetrojn konformas al la reala grandeco.

La ĝemeloj
La naskiĝo de ĝemeloj estis unu el la riskaj akuŝoj ĉar en la epoko de sinjorino Du Coudray, neniu cesara operacio estis farita. La fetoj de la ĝemeloj estas reprezentitaj en pli resuma maniero, do la fingroj kaj piedfingroj ne estas individuigitaj.
Ĉi tiu akcesoraĵo ne estis destinita por tuŝo sed por vidado por klarigi la kazon de la ĝemeloj.
Ili mezuras 25 centrimetrojn, kio respondas al kvin-monata gravedeco. Ili estas konektitaj per umbilika ŝnuro al sola placento kun diametro de 10 centimetrojn sed apartigitaj en du per kotona vuala membrano. Ĉiu feto havas individuan sangan cirkuladon kaj la patrina flanko de la placento konsistas el du duon-spongoj.

Restas unu ekzemplero de tiu « maŝino » konservita ĉe la muzeo Flaubert kaj la historio de medicino en Rueno.

Dank ‘al ĝiaj vivvivaj modeloj, 10 000 akuŝistinoj estis trejnitaj pri akuŝaj teknikoj.
La teoria kaj praktika trejnado daŭris du monatojn kombinante kursojn pri fiziologio kaj virina anatomio kun praktikaj ekzercoj per la manekeno priskribita supre.

Ŝi faris tri restadojn en Burgonjo: en 1761 en Autuno – en 1762 en Chalono kaj en 1782 en Auxerro
Sinjorino Du Coudray, malgraŭ la limoj de sia laboro, estis efektive la prilaboro de la unua grava popolsana agado, en tempo kiam la regno de Francio estis senpopoligita.

Kaj ni estis pli kaj pli sentemaj pri la alta morteco de naskantinoj ĉar ekzistis normanda proverbo : « graveda virino havas piedon en la tombofoso ..

3- Andrea Bertrand (prezidantino de nia asocio), Anita Bastrenta, Daniel Lordier kaj Michael Leibman (komitatanoj de nia asocio) ludis skeĉon eltiritan de la komedio D-ro Knock, laŭ la propono de Daniel.

Knock aŭ la Triumfo de Medicino estas teatraĵo de Jules Romains, prezentita unuafoje en Parizo, ĉe la Comédie des Champs-Élysées, la 15an de decembro 1923, sub la direkto de Jacques Hébertot, reĝisorita kaj enscenigita de Louis Jouvet, kiu ankaŭ ludas la ĉefan rolon. Knara komedio, Knock denuncas manipuladon, ĉu en medicino, ĉu en iu ajn ideologio, kiel en iu ajn komerco. La teatraĵo restis fama, interalie, pro la maksimo de D-ro Knock, mirinde moderna:

« Bonfarta homo estas nenio alia ol malsanulo, kiu ignoras (malscias) sin tia ».

kaj tiu de Doktoro Parpalaid: « Depende de ĉiuj, vi ne dependas de iu ajn ».

Tiuepoke la influo de intensa reklamado laŭ la modelo trans Atlantiko, komencis atingi Eŭropon. La ideo apliki ĝin al la kampo de medicino estis, tiam ridinda. Krom la komika aspekto, alia vidpunkto eblas. Ja en 1922 estis publikigita filmo de Murnau Nosferatu la vampiro. En ĉi tiu filmo, la dungito de grafo Orlock (Nosferatu) nomiĝas Knock. Nosferatu vojaĝas sur boato, kies skipon li malpliigas, alportante la peston. En la ludo de Jules Romains, Knock komencas ekzerci sur boato kies tuta skipo malsaniĝas.

D-ro Petro Corret tradukis la teatraĵeton en Esperanto en 1932, kaj ĝi estis ludita dum la 24a UK en Parizo.

D-ro med. Pierre CORRET (naskiĝis la 11-an de marto 1881 en Parizo; mortis la 7-an de aŭgusto 1936 samloke) estis franca esperantisto, kuracisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Estas notinde ke, li verkis la unuan pordoktorecan tezon pri Esperanta temo, nome Utilité et possibilité de l’adoption d’une langue internationale auxiliaire en médecine (Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo en medicino), Parizo, 1908. Li estis ankaŭ tre kompetenta pri radio kaj elpensis aparatojn.

4- Pascale Voldoire (komitatino de nia asocio) deklamis poemon de Raymond Schwartz :

Grip’ grip’ hura !

5- Michel Fontaine el Bourg en Bresse priparolis la libron « SEN FAMILIO ».